Job 29

1Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris: 2Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis; 3Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo; 4Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo; 5Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj; 6Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo! 7Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo, 8Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris; 9Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon; 10La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato. 11Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min; 12Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi. 14Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon. 18Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj; 19Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj. 20Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano. 21Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn. 22Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin. 23Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo. 24Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis. 25Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

Copyright information for Esperanto